top of page

Sovaĝa Animo - 2016

Unua plena albumo, ĝi alvokas la dioj de la brazila tupia mitologio en ia rita sono, kiu ofertas fortan riptfrazojn, potencan voĉon, pezan muzikon kaj allogajn tekstojn. Produktita de la sperta Marco Aquilino kaj mastrigita en Francio de Triboulet en Studio de la Trappe, tiu koncepta albumo reflektas la prapatecon de la muzikistoj kaj prezentas parton de la grandega brazila panteono.

Jen Nia Viv-River´- 2015

Oficiala disketo. Ĝi estas la kuniĝo de la du antaŭaj verkoj kun aldono de kroma trako: "Jen Nia Viv-River´". La teksto temas pri la beleco de la rivero kiu iam estis fonto de vivo, vibra, malavara, fruktodona, sed nun estis tute poluita. E proksima estonteco tiu rivero estus nomita Ruĝa rivero pro la sango de senkulpaj indiĝenoj.

La Plej Bona Ĉasisto - 2013

Unuopaĵo premiita en la konkurso "Kanto de la Jaro"  de la revuo Kontakto. La teksto rilatas al la dilemo de la indiĝena ĉasisto Iaŭara, kiu devas ĉasi sian propran manĝaĵon kaj samtempe, vidas la ĉaso (besto) kiel fraton, viva estaĵo .

Bataltemp´- 2007

Virtuala disketo liberigita tute senpaga sur la sociaj retoj. Koncepta laboro kiu temas pri epopeaj militoj. Enhavas 4 trakojn: Bataltemp '; Heredo la post-Milit '; Arbaro kaj Nobla Dezir '.

bottom of page