
BaRok-Projekto
Okaze de nia lasta muzik-laboro "Sovaĝa Animo", Barok-Projekto prezentas koncerton "Sovaĝa Turneo". Tiu koncerto estas ia potenca vojaĝo al la koro de Brazilo tra la tekstoj inspiritaj en la brazila indiĝena kulturo kun ĝia riĉa mitologio kaj potenca sonopejzaĝo akvumita kun potenca metalo kaj lirismo!
La unua bando de la potenca metalo (Power Metal) kiu lanĉis oficialan albumon en la lingvo Esperanto. Finalistoj de la muzika konkurso "Kanto de la Jaro" (2013) kaj (2016) de la revuo Kontakto kun la unuopaĵo "La Plej Bona Ĉasisto" kaj "Jen Nia Viv-River'" (1a loko), prezentas sian unuan plenalbumon titolita "Sovaĝa Animo" (2016), kiu alvokas la diojn de la brazila tupia mitologio en ia sona rito, kiu ofertas pegadizajn ripetfrazojn, potencan voĉon, pezan muzikkuirejon kaj allogajn tekstojn. Produktita de la sperta Marco Aquilino kaj mastrigita en Francio de Triboulet en “Studio de la Trappe”, tiu koncepta albumo reflektas niajn prapatrecon kaj prezentas parton de la grandega brazila panteono. Por ĉi tiu nova laboro la bando invitis la specialajn gastojn: Marlon Baco de la bando "Volúpia di Baco" kiu partoprenis de la trako "Reĝino de la Nokto,"; la tenoro Wesley Sousa en koralo de "Tauba kaj Kerana"; Miguel Brasil klavaristo en la trakoj "Kaapora" kaj "Droniga Pasio"; Rikardo Cash la rakontanto de "Antaŭparolo de Prapatra Kaciko". La arta kovrilo kaj la libreto estis farita de la talentoplenaj manoj de Carlos Fides / Artside (kiu jam kreis artaĵojn al la bandoj Edu Falaschi, Evergrey, Narnia, Oficina G3 ktp). En "Sovaĝa Animo" Barok-Projekto montras al la mondo, kion ili faras plej bone, pezaj kaj elegantaj muzikverkoj kun iom da klasika kaj folklora Muziko en ia mirinda elmontro. "Sovaĝa Animo" estis lanĉita en julio de 2016 en Eŭropo kaj aŭgusto en Brazilo kaj en la mondo.
Barok-Projekto estis fondita de gitaristoj Muniz kaj Rafael Milhomem en 2007 kun la Virtuala Disketo "Bataltemp '", kun partoprenado de la kantistoj Geovani Maia; Paulo Melo, Leo Yanes kaj Karliene Araújo en la korusoj.
En 2013 la grupo liberigis la premiitan unuopaĵon "La Plej Bona Ĉasisto" kun partoprenado de la kantisto Leo Yanes kaj Murilo Ramos (basgitaristo de la bando Heaven´s Guardian).
En 2015 la grupo subskribis kontrakton kun la muzikeldonejo Vinilkosmo, lanĉante en la fino de 2015 la unua oficiala EP "Jen Nia Viv-River´" (Konsiderita la unua oficiala KD de peza metalo en Esperantujo). En 2016 ni eldonis la albumon "Sovaĝa Animo" kaj tiutempe ni kalkulis kun Junior Nieri en la drumo kaj Thiago Alberto en la basgitaro.
Nuntempe Barok-Projekto estas: Karliene Araújo (Voĉo); Flávio Soares (Drumo); Murilo Ramos (Basgitaro); Miguel Brasil (Klavaro); Muniz (Gitaro) kaj Rafael Milhomem (Gitaro).

Gitaro; Bekfluto; Melodiko (Blovklavaro); Klavaro Diplomiĝis pri akustika gitaro ĉe UFG; Specialisto en Infana edukado ĉe ESAB. Milhomem laboris en diversaj bandoj nome: Sunroad;Euphony; El ligno Trio kaj en 2007, kune kun Muniz, kreis Barok-Projekton. Li disvolvas paralelan karieron kiel komponisto, instruisto, klasika gitaristo kaj kavakinisto. Kontrolu pli pri lia paralela laboro en sia Facebook-paĝo.

Voĉo Karliene spiras muzikon ekde 1997 kiam ŝi komencis pianolecionojn kaj muzikteorion. Sed ŝia arta vejno pulsadis forte en adolesko kiam ŝi deĵoris en diversaj rok´/metalaj bandoj, kiel kantistino, klavaristino kaj komponistino. Nuntempe, krome muzik-instruistino, Karliene aŭdacas kiel kantistino en la bandoj Klasiv kaj BaRok-Projekto.

Elektra kaj akustika gitaro, korusaj-voĉoj. Naskiĝis en São José dos Campos, São Paulo. Li partoprenis en multaj bandoj de peza metalo. Li studis gitaron kaj violonon ĉe konservatorio Basileu França. Li partoprenis de la Junulara Orkestro de Gojaso kiel violonisto. Studis Muzikon ĉe UFG. Estis asistanto de la Studio-lernejo de UFG. Li laboris kiel sonteknikisto kaj muzikedukisto. Li studis gitaron kun instruisto Arnaldo Freire. Li faris plurajn kursojn pri muziko kaj edukado.

Drumisto. Studento pri muzika-edukado ĉe UFG. Li jam pruntis sian drum-teknikojn al la bandoj: Morus; Surom; Sanguínea; Gods of Steel; Cheol; Bestial 666, Fusion; Orquestra Jovem Veiga Valle kaj Klasiv. Li lernis kun bonegaj drumistoj kiel: Chocolate; Guilherme Santana; Décio; Ismael Gomes; Wallace Patriarca (Timbalisto) kaj John Boddler (klasika perkutisto). Krom dungita muzikisto li agas kiel instruisto pri drumo kaj muzikteorio, regento kaj istruisto pri fanfaro.

Basgitaristo. Muzikisto memlernata, basgitaristo, gitaristo kaj drumisto, Murilo Ramos ankaŭ estas komponisto. Dungita muzikisto ekde 18 jaroj. Li jam ludis kun multaj muzikistoj naciaj kaj internaciaj. Li turneas ekde 2001 ene kaj ekstere de Brazilo. Nuntempe, krome dungita muzikisto, li laboras en la bandoj: Heaven’s Guardian, Ghon, André Araise, Pedro Scalon kaj pluraj tributaj bandoj kiel:Metallica, Iron Maiden, Black Sabbath, Sepultura, Pantera kaj aliaj.

Klavaristo. Studento pri muzika-edukado ĉe UFG . Li agas kiel dungita klavaristo en geedziĝaj ceremonioj kaj en la rokbandoj: The BlackBirds; Maíra Lemos kaj aliaj. Li estas instruisto pri muziko en multaj muzik-institucioj en Goiânia. Kunekun BaRok-Projekto li partoprenis kiel invitita muzikisto en la albumo Sovaĝa Animo en la trakoj “Droniga pasio” kaj “Kaapora”.
